yury_finkel: (Default)
yury_finkel ([personal profile] yury_finkel) wrote2008-09-15 10:43 am

Marksismo. 2. Politika ekonomio

Перевод второй части.

2. Politika ekonomio

La esplorobjekto de la marksisma politika ekonomio estas historie disvolviĝantaj kaj anstataŭantaj unu la alian sociaj manieroj de produktado, aŭ sistemoj de produktadaj rilatoj.

La metodo de la marksisma politika ekonomio estas la dialektika metodo kiel reflekto de la objektiva dialektiko (ĝeneralaj leĝoj de iĝado, evoluo kaj pereo) de produktadmaniero.

La fonto de la marksisma politika ekonomio estis la politika ekonomio de Adamo Smith kaj Davido Ricardo, speciale, la ellaborita de ili labora teorio de valoro.

La ĉefa objekto de esploro de Markso kaj Engelso en sfero de politika ekonomio estas la kapitalisma produktadmaniero (kvankam dum ĝia esplorado Markso kaj Engelso metis komencon ankaŭ por politika ekonomio de antaŭkapitalismaj produktadmanieroj).

La ĉefa verko, esploranta la kapitalisman produktadmanieron, estas «La kapitalo» de K. Markso.

2.1. Varo kaj valoro, la labora teorio de valoro, konkreta kaj abstrakta laboro

La deirpunkto en esploro de kapitalismaj produktadaj rilatoj ĉe Markso estis analizo de la varo, ĉar la varo historie kaj logike antaŭas la kapitalon, estante ties ĝerma formo.

Varo estas produkto de laboro, produktita por interŝanĝo.

«Varo estas, 1-e, aĵo, kontentiganta iun bezonon de homo; 2-e, aĵo, interŝanĝata al alia aĵo. Utileco de aĵo faras ĝin uzvaloro» [2].

Kiel uzvaloroj varoj diferencas nur kvalite, ĉar ili kontentigas malsamajn bezonojn de homoj, sed ne diferencas kvante, ĉar ili estas heterogenaj kaj rekte ne kunmezureblaj.

Valoro de varo fenomene montras sin kiel interŝanĝvaloro, t. e. kiel eco de varo interŝanĝiĝi al aliaj varoj.

«Interŝanĝvaloro... estas antaŭ ĉio rilato, proporcio en interŝanĝo de iu kvanto da uzvaloroj de unu speco al iu kvanto da uzvaloroj de alia speco. Ĉiutaga sperto montras al ni, ke milionoj kaj miliardoj da tiaj interŝanĝoj egaligas ĉiam ĉiujn kaj ĉiajn, plej diversajn kaj nekompareblajn inter si, uzvalorojn unu al la alia. Kio do estas komuna inter tiuj malsamaj aĵoj, ĉiam egaligataj unu al la alia en difinita sistemo de sociaj rilatoj? Komuna inter ili estas tio, ke ili estas produktoj de laboro. Interŝanĝante produktojn, homoj egaligas plej malsamajn specojn de laboro» [2].

Do, la esenco de valoro estas la realigita kaj materiigita en varo socia laboro de varproduktantoj.

«Produktado de varoj estas sistemo de sociaj rilatoj, en kiu apartaj produktantoj kreas malsamspecajn produktojn (socia divido de laboro), kaj ĉiuj ĉi produktoj estas egaligataj unu al la alia dum interŝanĝado. Sekve, tio komuna, kio estas en ĉiuj varoj, estas ne konkreta laboro de iu fako de produktado, ne laboro de unu speco, sed abstrakta homa laboro, la homa laboro ĝenerale. Tuta labora forto de difinita socio, prezentita en sumo de valoroj de ĉiuj varoj, estas la sama labora forto: miliardoj da faktoj de interŝanĝado pruvas tion. Kaj, sekve, ĉiu aparta varo montriĝas nur kiel certa ono de socie necesa labortempo» [2].

Socie necesa laboro (labortempo) estas laboro, elspezata por produktado de iu varo ĉe socie normalaj (mezumaj) kondiĉoj de produktado, t. e. ĉe mezuma nivelo de teĥniko, mezuma intenseco de laboro kaj mezuma lerteco de laborantoj.

«Grandon de valoro determinas kvanto de socie necesa laboro, aŭ labortempo, socie necesa por produktado de difinita varo, de difinita uzvaloro» [2].

La leĝo de vara produktado, regulanta interŝanĝadon de varoj konforme al kvanto de socie necesa laboro, elspezita por ilia produktado, nomiĝas leĝo de valoro.

Do, la duecan karakteron de la varo (uzvaloro kaj interŝanĝvaloro) determinas la dueca karaktero de laboro de varproduktantoj.

Uzvaloro de varo estas rezulto de konkreta laboro, t. e. de iu utila laboro, kreanta aĵon, kontentigantan tiun aŭ alian bezonon de homo. Ĝuste specifecoj de iu speco de konkreta laboro determinas specifan uzvaloron de ĝia produkto.

Tamen interŝanĝan valoron (aŭ simple valoron) de varo kreas abstrakta laboro. Abstrakta laboro estas laboro ĝenerale, laboro en ajna formo kiel elspezo de homaj fortoj; abstrakta laboro estas kvanta karakterizaĵo de laboro de produktantoj de malsamaj varoj, abstraktanta kvalitajn diferencojn. Tial ĝi permesas egaligi unu al la alia varojn, kiuj estas produktoj de plej malsamaj specoj de laboro.

Abstrakta laboro estas socia, ekonomia fenomeno, propra nur al vara produktado. En vara produktado varoj, kiel rezultoj de elspezo de laborforto de senperaj varproduktantoj, plenumas specialan socian funkcion — ligas produktantojn inter si per merkato.

Nur per interŝanĝo de varoj surbaze de la leĝo de valoro iĝas ebla socia takso de rezultoj de mastrumado de apartaj produktantoj. Tiamaniere, ekonomiaj rilatoj inter homoj en kondiĉoj de vara produktado, bazitaj sur privata proprieto, neeviteble ricevas formon de rilatoj inter aĵoj. Okazas tiel nomata materiigo de produktadaj rilatoj, vara fetiĉismo, mistika rilato al varo kiel al supernatura forto; ĝin naskas la vara formo, kiu ŝirmas tion, ke varproduktantoj dependas de la merkato.

2.2. Mono

Mono estas speciala varo, en kiu esprimiĝas valoro de ĉiuj aliaj varoj kaj kiu interŝanĝiĝas al ili (universala ekvivalento). Historie la rolo de universala ekvivalento fiksiĝis ĉe noblaj metaloj, kiuj iĝis mono.

Valoro de varo, esprimita en mono, estas ĝia prezo.

En kondiĉoj de vara produktado merkataj prezoj deflankiĝas de la valoro rezulte de konkurenca lukto, sub influo de peto kaj oferto. Leviĝo de merkata prezo super la valoron stimulas kreskon de oferto, kaj sekve, — kreskon de produktado de varoj. Deflankiĝo de merkata prezo sub la valoron kaŭzas redukton de produktado de varoj. Rezulte prezoj oscilas ĉirkaŭ la valoro, kiu estas «la gravita centro» de prezoj.

Funkcioj de mono estas jenaj:

1) Mezurilo de valoro: mono kiel universala ekvivalento mezuras valoron de ĉiuj aliaj varoj. Tamen ne mono faras varojn kunmezureblaj, sed socie necesa laboro, elspezita por produktado de varoj, kreas kondiĉojn de ilia egaligo. Entenata en varo socie necesa laboro difiniĝas dum produktado per kunmezurado de varoj unu kun alia antaŭ momento de ilia vendo.

2) Rimedo de cirkulado: partopreno en agoj de aĉeto kaj vendo. Malsame de la unua funkcio, kie varoj estas idee taksataj en mono antaŭ komenco de ilia cirkulado, dum cirkulado de varoj mono devas ĉeesti reale. Vara cirkulado inkludas: vendon de varo, t. e. transformon de ĝi en monon (V → M), kaj aĉeton de varo, t. e. transformon de mono en varojn (M → V). En tiu procezo mono ludas rolon de peranto en interŝanĝo. Funkciado de mono kiel rimedo de cirkulado kreas kondiĉojn, por ke varproduktanto superu individuajn, tempajn kaj spacajn limojn, kiuj karakterizas rektan interŝanĝon de varo al varo. Mono ĉiam restas en interŝanĝado kaj senĉese ĝin priservas. Tio signifas, ke mono akcelas evoluon de vara interŝanĝado.

3) Rimedo de akumulado kaj konservado. Mono, estante universala ekvivalento, t. e. garantiante al ĝia posedanto ricevon de ajna varo, iĝas universala realiĝo de socia riĉo. Tial al homoj aperas strebo al ilia akumulado kaj konservado. Por kreado de trezoroj mono estas eligata el la cirkulado.

4) Rimedo de pagado. Varoj ne ĉiam estas vendataj kontraŭ kontanta mono. Aperas neceso de aĉetado kaj vendado de varo kun prokrasto de pago, t. e. kredite. Mono kiel rimedo de pagado havas specifan formon de moviĝo: V → Ŝ, kaj post anticipe kondiĉita tempo Ŝ → M (kie Ŝ estas ŝuldatesto). En tia interŝanĝo ne ekzistas renkonta moviĝo de mono kaj varo, amortizo de ŝuldo estas fina etapo en la procezo de aĉeto-vendo.

5) Monda mono: rimedo de kontado inter ŝtatoj.

Ĉar en kapitalismo mono rolas kiel universala formo de riĉo, tio kaŭzas monan fetiĉismon (kulton de mono) — disvolvitan formon de vara fetiĉismo.

2.3. Kapitalo kaj plusvaloro

«Sur certa ŝtupo de evoluo de vara produktado mono iĝas kapitalo. Formulo de vara cirkulado estis: V (varo) → M (mono) → V (varo), t. e. vendo de unu varo por aĉeto de la alia. Ĝenerala formulo de kapitalo estas, male, M → V → M', t. e. aĉeto por vendo (kun profito). Markso nomas plusvaloro tiun kreskon de komenca valoro de mono, sendata en cirkuladon. La fakto de tiu «kresko» de mono en kapitalisma cirkulado estas komune konata. Ĝuste tiu «kresko» transformas monon en kapitalon, kiel specialan, historie determinitan, socian rilaton de produktado» [2]. Do, kapitalo estas valoro, donanta plusvaloron.

«Plusvaloro ne povas aperi el vara cirkulado, ĉar tiu konas nur interŝanĝon de ekvivalentoj, ne povas ĝi aperi ankaŭ el altigo de prezo, ĉar reciprokaj perdoj kaj gajnoj de aĉetantoj kaj vendantoj ekvilibriĝus, dum temas ĝuste pri amasa, mezuma, socia fenomeno, sed ne pri individua. Por ricevi plusvaloron, «posedanto de mono devas trovi en merkato tian varon, kies uzvaloro mem havus originalan econ esti fonto de valoro», tian varon, procezo de uzado de kiu estus samtempe procezo de kreado de valoro. Kaj tia varo ekzistas. Tio estas labora forto de homo. Ĝia uzado estas laboro, kaj laboro kreas valoron. Posedanto de mono aĉetas laborforton kontraŭ ties valoro, kiun determinas, samkiel valoron de ajna alia varo, socie necesa labortempo, necesa por ties produktado (t. e. valoro de vivtenado de laboristo kaj de lia familio). Aĉetinte laborforton, posedanto de mono rajtas uzadi ĝin, t. e. laborigi ĝin dum tuta tago, ekzemple, dum 12 horoj. Tamen laboristo dum 6 horoj («necesa» labortempo) kreas produkton, kompensantan lian vivtenadon, kaj dum sekvaj 6 horoj («plusa» labortempo) kreas nepripagitan de kapitalisto «plusan» produkton aŭ plusvaloron. Sekve, en kapitalo, el vidpunkto de produktada procezo, necesas distingi du partojn: konstantan kapitalon, elspezatan por produktadaj rimedoj (maŝinoj, laboriloj, kruda materialo k. t. p.) — ĝia valoro (tuj aŭ po partoj) senŝanĝe transiras al preta produkto — kaj varian kapitalon, elspezatan por laborforto. Valoro de tiu kapitalo ne restas senŝanĝa, sed kreskas en procezo de laboro, kreante plusvaloron. Tial por esprimo de grado de ekspluatado de laborforto fare de kapitalo necesas kompari plusvaloron ne kun tuta kapitalo, sed nur kun varia kapitalo. Kvoto de plusvaloro, kiel nomas Markso tiun rilaton, estos, ekz., en nia ekzemplo 6/6, t. e. 100%» [2].

Kapitalo aperas sur tia ŝtupo de vara produktado, kiam laborforto iĝas varo.

«Historia premiso de apero de kapitalo estas, 1-e, akumulo de certa monsumo en manoj de apartaj personoj ĉe relative alta nivelo de evoluinteco de vara produktado ĝenerale kaj, 2-e, ekzisto de laboristo, «libera» en du sencoj, libera de ajnaj baroj aŭ limigoj de vendado de laborforto kaj libera de tero kaj ĝenerale de produktadaj rimedoj, senmastruma laboristo, laboristo-«proleto», kiu ne povas ekzisti alie, ol per vendo de sia laborforto» [2].

K. Markso demonstris kvalitan diferencon inter konstanta kaj varia kapitaloj, t. e. inter tiu parto de komence avancita kapitalo, kiu estas destinita por akiro de produktadaj rimedoj, kaj tiu ĝia parto, kiu estas uzata por aĉeto de laborforto. Li montris, ke produktadaj rimedoj mem ne kreas novan valoron. En procezo de produktado ilia valoro nur estas transportata al nove kreata produkto (varo) sen ajna alkresko. Novan valoron kreas specifa varo — laborforto en procezo de ĝia uzado, t. e. rezulte de laboro de dungitaj laboristoj. Tiamaniere, valoro de produktadaj rimedoj (konstanta kapitalo — c) restas en procezo de produktado senŝanĝa, kaj valoro de laborforto (varia kapitalo — v) kreskas je grando de plusvaloro (m). Dum konstanta kapitalo servas nur kiel premiso por kreo de plusvaloro, varia kapitalo kreas plusvaloron. La divido de kapitalo al konstanta kaj varia unuafoje estis farita de Markso. Ĝi montras, ke nur dunga laboro kreas plusvaloron, senkompense alproprigatan de kapitalisto; la fonto de kapitalisma profito kaj de enspezoj de ĉiuj ekspluatantaj klasoj estas nepripagita laboro de dungataj laboristoj.

«Pligrandigo de plusvaloro eblas per du ĉefaj artifikoj: per plilongigo de labortago («absoluta plusvaloro») kaj per mallongigo de necesa labortago («relativa plusvaloro»)» [2].

2.4. Mezuma profitkvoto kaj prezoj de produktado

En la 3-a volumo de «La kapitalo» estis solvita la demando pri kreiĝo de mezuma profitkvoto surbaze de la leĝo de valoro.

Kapitaliston ne interesas diferenco inter konstanta kaj varia kapitaloj, ĉar por li ili ambaŭ estas nur investo de mono. Tial kapitaliston interesas precipe profitkvoto — rilato de plusvaloro (profito) al la tuta kapitalo, investita en la entreprenon.

En diversaj fakoj de produktado kapitaloj povas doni diversajn profitkvotojn. Tamen ĉiu kapitalisto strebas ricevi pli grandan profiton rilate al tuta investita kapitalo (sendepende de ties konsisto). Tial ĉe eblo de libera transiro de kapitalo el unu fako en alian okazas transfluo de kapitalo el fako kun malpli granda profitkvoto en fakon kun pli granda profitkvoto. En tiuj fakoj, en kiujn okazas alfluo de kapitalo, kreskas produktado de varoj kaj pro konkurenco okazas malkresko de prezoj; kaj inverse, en la fakoj, el kiuj okazis forfluo de kapitalo, produktado malkreskas, sekve, prezoj kreskas kaj okazas altiĝo de profitkvoto. Tiamaniere, konkurenco inter kapitaloj kaj ilia libera transirado el unu fako en alian kondukas profitkvoton al la mezuma.

Pro tio, kvankam «sumo de valoroj de ĉiuj varoj de donita socio egalas al sumo de prezoj de varoj» [2], tamen «en apartaj entreprenoj kaj apartaj fakoj de produktado varoj, sub influo de konkurenco, estas vendataj ne laŭ iliaj valoroj, sed laŭ prezoj de produktado (aŭ produktadaj prezoj), kiuj egalas al elspezita kapitalo plus mezuma profito» [2].

Tiamaniere, ĉar profito, ricevata de kapitalistoj de aparta fako, iĝas ne egala al plusvaloro, produktata en tiu fako, evidentiĝas, ke kapitalistoj de unuj fakoj alproprigas parton de plusvaloro, produktita en aliaj fakoj. Tio signifas, ke la klaso de kapitalistoj entute ekspluatas la klason de laboristoj entute.

«Altiĝo de rendimento de laboro signifas pli rapidan kreskon de konstanta kapitalo kompare kun la varia. Kaj ĉar plusvaloro estas funkcio de nur sola varia kapitalo, do estas kompreneble, ke profitkvoto (rilato de plusvaloro al la tuta kapitalo, sed ne al ties nur varia parto) havas tendencon al malkresko. Markso detale analizas tiun tendencon kaj vicon da ŝirmantaj ĝin aŭ kontraŭagantaj al ĝi cirkonstancoj» [2].

2.5. Kapitalismo

Kapitalismo, en marksismo, estas soci-ekonomia formacio, bazita sur privata proprieto de produktadaj rimedoj kaj sur ekspluatado de dunga laboro fare de kapitalo.

La ĉefaj distingiloj de kapitalismo estas: dominado de var-monaj rilatoj kaj de privata proprieto de produktadaj rimedoj, ekzisto de evoluinta socia divido de laboro, kresko de kolektivigo de produktado, transformo de laborforto en varon, ekspluatado de dungitaj laboristoj fare de kapitalistoj. La celo de la kapitalisma produktado estas alproprigo de plusvaloro, kreata de laboro de dungitaj laboristoj.

Kiel laŭleĝa stadio en historia evoluo de la socio, kapitalismo ludis siatempe progresan rolon. Ĝi detruis patriarkajn kaj feŭdajn rilatojn inter homoj, kiuj baziĝis sur persona dependo, kaj anstataŭigis ilin per monaj rilatoj. Kapitalismo kreis grandajn urbojn, draste plimultigis urban loĝantaron per la vilaĝa, neniigis feŭdan diserigitecon, kio kaŭzis kreiĝon de burĝaj nacioj kaj centrigitaj ŝtatoj, levis sur pli altan ŝtupon rendimenton de socia laboro.

La ĉefa kontraŭeco de kapitalismo estas la kontraŭeco inter socia karaktero de produktado kaj privatkapitalisma formo de alproprigo de ĝiaj rezultoj. Tiu kontraŭeco naskas anarkion de produktado, senlaborecon, ekonomiajn krizojn, nepacigeblan batalon inter la ĉefaj klasoj de la kapitalisma socio — la proletaro kaj la burĝaro — kaj kondiĉas historian kondamnitecon de la kapitalisma sociordo, kreante objektivajn premisojn de nova sociordo, bazita sur socia proprieto de produktadaj rimedoj.


[2] V. I. Lenino. «Karolo Markso (Mallonga biografia eseo kun prezento de marksismo)».



Post a comment in response:

This account has disabled anonymous posting.
If you don't have an account you can create one now.
HTML doesn't work in the subject.
More info about formatting