Ivan Efremov. Stelaj ŝipoj [zip] [fb2]
— Kiam vi alveturis, Alekseo Petroviĉ? Ĉi tie multaj homoj pri vi demandis.
— Hodiaŭ. Sed por ĉiuj mi ankoraŭ forestas. Kaj bonvolu fermi la fenestron en la unua ĉambro.
La enirinto demetis la militan mantelon, viŝis per la tuko la vizaĝon, glatigis siajn malpezajn helajn harojn, forte maldensiĝintajn sur la verto, eksidis en fotelon, ekfumis, ree ekstaris kaj komencis iradi en la ĉambro, obstrukcita per ŝrankoj kaj tabloj.
— Ĉu vere tio eblas? — pensis li laŭte.
Li aliris al unu el la ŝrankoj, kun peno malfermis la altan kverklignan pordeton. La blankaj rungoj de bretoj elrigardis el la malhela profundo de la ŝranko. Sur unu breto staris kuba skatolo el flava brilanta, oste malmola kartono. Transverse de la edro de la kubo, turnita al la pordeto, estis pasanta algluita etikedo el griza papero, kovrita per nigraj ĉinaj ideogramoj. Rondetoj de poŝtaj stampoj estis disĵetitaj sur la surfaco de la skatolo.
La longaj palaj fingroj de la homo tuŝis la kartonon.
— Tao Li, nekonata amiko! Venis la tempo por agado!
Mallaŭte ferminte la ŝrankon, profesoro Ŝatrov prenis sian trivitan tekon, eltiris el ĝi difektitan de humido kajeron en griza kovrilo el artefarita ledo. Garde disigante la kungluiĝintajn foliojn, la profesoro trarigardadis tra lupeo vicojn de ciferoj kaj de tempo al tempo faradis iajn kalkulojn en granda notbloko.
[legu plu...]
P.S. На мой взгляд, эта небольшая повесть — «сконцентрированный Ефремов». В ней есть все главные темы Ефремова: море, геология, палеонтология, космос, История (с большой буквы). Маленький шедевр.