Aleksandro Grin.
Kuranta sur ondoj [
zip, 379 Kb] [
fb2, 361 Kb] (fina redakcio, kun ilustraĵoj).
Oni rakontis al mi, ke mi trafis en Liss-on pro unu el tiuj akutaj malsanoj, kiuj venas subite. Tio okazis en vojaĝo. Min oni prenis el trajno senkonscia, en febro, kaj instalis en hospitalon.
Kiam la danĝero pasis, doktoro Filatre, kiu amike amuzadis min dum la tuta lasta tempo antaŭ ol mi forlasis la malsanulejon, — klopodis trovi por mi loĝejon kaj eĉ trovis virinon por servo. Mi estis tre danka al li, des pli, ke fenestroj de tiu ĉi loĝejo rigardis al la maro.
Foje Filatre diris:
— Kara Harvey, al mi ŝajnas, ke mi nevole retenas vin en nia urbo. Vi povus forveturi, kiam vi resaniĝos, sen ajna ĝeniĝo pro tio, ke mi luis por vi la loĝejon. Tamen, antaŭ ol vojaĝi plu, vi bezonas ioman komforton, — halton interne de vi mem.
Li estis evidente aludanta, kaj mi rememoris miajn konversaciojn kun li pri la potenco de la Nerealiĝinta. Tiu potenco iom malfortiĝis pro la akuta malsano, sed mi plu aŭdadis fojfoje, en la animo, ĝian ŝtalan moviĝon, ne promesantan malaperi.
Transveturante el urbo en urbon, el lando en landon, mi obeis al la forto pli ordona, ol pasio aŭ manio.
Frue aŭ malfrue, en maljuneco aŭ en kulmina aĝo, la Nerealiĝinta vokas nin, kaj ni retrorigardas, penante kompreni, de kie alflugis la voko. Tiam, rekonsciiĝinte en sia mondo, malfacile rekaptante ĉiun valoran tagon, ni rigardas al la vivo, per tuta nia animo penante ekvidi, ĉu komencas realiĝi la Nerealiĝinta? Ĉu klara estas ĝia bildo? Ĉu necesas nun nur etendi la manon, por kapti kaj reteni ĝiajn malforte flagrantajn trajtojn?
Dume la tempo pasas, kaj ni flosas preter altaj, nebulaj bordoj de la Nerealiĝinta, babilante pri aferoj de la tago.
legu plu...