20/11/2012

yury_finkel: (я в рамке)
A. Grin. Ŝipoj en Liss [zip] (20Kb) [fb2] (16Kb)

Ekzistas homoj, similaj al eksmoda tabakujo. Preninte en la manojn tian aĵon, ni rigardas al ĝi kun fruktodona medito. Ĝi estas tuta generacio, kaj ni estas fremdaj al ĝi. La tabakujon oni metas inter aliaj konformaj bagateloj kaj montras al gastoj, sed malofte okazas, ke ĝia posedanto uzas ĝin kiel ĉiutagan objekton. Kial? Ĉu la jarcentoj haltigas lin? Aŭ la formoj de alia tempo, tiel trompe similaj — geometrie — kun la formoj novaj, tiom malsamas esence, ke vidi ilin konstante, konstante tuŝadi ilin — signifas vivi per la pasinteco? Eble, eta penso pri komplika malkonformo? Estas malfacile diri. Sed — komencis ni — ekzistas homoj, similaj al antikva ĉiutaga objekto, kaj tiuj homoj, en sia anima esenco, estas same fremdaj al la ĉirkaŭanta ilin vivmaniero, kiel la supre indikita tabakujo al marodisto en gastejo «Lisbono». [legu plu...]