yury_finkel: (манул)
[personal profile] yury_finkel

— Teodoro Teodoroviĉ, permesu tamen demandon: kiu li estas, tiu Soleca, Saĝa, Maljuna homo? — demandis Ustimenko, dum Ŝĉukin trinkis teon per rapidaj glutoj. — Ĉiuj deziras scii.

— Tiu kuracisto, kiu skribis pri li, — bele metante la glason sur la subtason, respondis Ŝĉukin, — uzis, se min ne perfidas la memoro, jenan formulon, rilatantan al la moroj kaj moralo de la usona intelektula socio: «La kuracista korporacio ne tiom malproksime foriris antaŭen disde la korporacio de barbiroj, ke ĝi neglektus ajnan rimedon por kalumnii sian elstaran kolegon, se lia antaŭiĝo povas porti al la korporacio materian damaĝon. Tial neniu ekscios la veran nomon de la Soleca, Saĝa kaj Maljuna homo. Neniu ekscios, dum nia socio ne iĝos homa socio, sed ne aro da lupoj, pretaj vori la pli malfortan. La Saĝa kaj Soleca aĝas pli ol okdek, kaj li ne spertas en fiaĵoj...» Jen tiel proksimume. Ĉu ĉiuj komprenas?

— Kia teruro estas ilia vivo! — arde ekkriis Zakadiĉnaja.

— Ĉu vi ne enuas? — demandis Ŝĉukin kvazaŭ ĉiujn, sed reale nur sian edzinon.

Ĉiuj ekzumis, ke al ili estas neniom enue, kaj Henjo nur movis la angulan knabecan ŝultreton, kaj li divenis en tiu movo tutan frazon, necesan al li por tio, ke ankaŭ plu ĉio kaj al ĉiuj estu interesa. «Parolu! — legis Ŝĉukin. — Mi petas, parolu! Ĉu vi povas paroli enue? Ĉu vi ne vidas, kiel mi aŭskultas vin? Kaj ĉiuj aŭskultas. Parolu do!»

— Nu, tiam ne juĝu min pro la sekvaĵo, — diris Teodoro Teodoroviĉ kaj leviĝis.

Rakontante, li ŝatis iradi.

Kaj ree Ustimenko, kvazaŭ per la propraj okuloj, ekvidis la Maljunan kaj Solecan Doktoron kun liaj arĝentaj bukloj ĉirkaŭ la kalvo, kun lia rozkolora, bebe pufa vizaĝo, esprimanta simplecon kaj atingeblecon, kaj ree kvazaŭ ekaŭdis lian firman, sentiman, certan voĉon, voĉon de saĝulo, probable, similan al tiu, per kiu estis prononcitaj la vortoj de multjarcenta aĝo: «Ne tuŝu miajn desegnojn».

— «La plej bonaj el kuracistoj, — memore malrapide parolis Ŝĉukin, — estas en nia socio la plej alta tipo de la moderna homo, dum la plej malbonaj (feliĉe, ili nemultas eĉ en la mondo de profitemo) estas leĝigitaj kaj diplomitaj murdistoj — rememoru koŝmarojn de subaĉetoj de tiaspecaj fiuloj fare de farmaciaj firmaoj... Kasta etiko en la socio, en kiu ankoraŭ ekzistas teruraj leĝoj de korporacia honoro, — ne estas etiko de la honestaj homoj, tio estas io tute alia, io tia, pri kio paroli laŭte estas danĝere: vi estos senigita de pano kaj akvo kaj almozpetados kun ĉiuj parencoj kaj proksimuloj...»

Tiel rakontadis pri la Maljuna kaj Soleca Doktoro Teodoro Teodoroviĉ Ŝĉukin, kaj la laborantoj de la Unĉanska malsanulejo aŭskultadis sian elegantan profesoron, retenante spiradon, ĉar neniu el ili konis tiun korporaciecon kaj tiun specialan sekretan etikon de kuracistoj-gangsteroj, kiun timis eĉ la Saĝa, Kuraĝa kaj Soleca, kies nomon neniu sciis.

— Jen ni kverelas, — paŝante malantaŭ la longa skribotablo, kovrita per littuko kaj primetita per teleroj kun neriĉa manĝaĵo, estis diranta Ŝĉukin, — grumblas: tio al ni ne konvenas, ĉi tio al ni ne taŭgas, ĉu vere, okazas tiel? Sed ĉu ni povas imagi al ni, karaj miaj amikoj, ke la problemo de preventa medicino en iu detalo ne estos subtenita de nia ŝtato? Sed en la mondo de profitemo, kie medicino estas negoco kaj la Granda, Soleca kaj Saĝa estas sola kontraŭ ĉiuj siaj kolegoj, aŭ preskaŭ ĉiuj, — kiel ataki malsanon anticipe, antaŭ ol ĝi donos centoblan rikolton? Ja epidemio donas profiton! Kaj ne vane, jam en la tempoj de Edward Jenner, kiam li proponis sian vakcinon, troviĝis iu titolita, kiu ekkriis: «Sed se tio estas vero, tiam ni perdos variolajn malsanulojn, kaj kiu kompensos al ni nian malprofiton?»

— Fenomene! — ekkriis Zakadiĉnaja.

Ŝi havis aspekton de la unua lernantino, kiam Ustimenko de flanke ĵetis rigardon al Katinjo. Ŝi senĉese faradis notojn kaj, verŝajne, eĉ ion komprenadis ĉe tio. Kaj ŝia nazo brilis.

— Tiu Soleca kaj Saĝa, pri kiu mi nun al vi rakontas, — plu iradis kun plenigita ĝis la randoj glaso Ŝĉukin, — elpaŝis kun deklaro pri tio, kiel li pensas savadi ĉiujare kvindek mil usonanojn, mortantajn pro tio, kion li nomas «atingebla» kancero. Temis, kiel vi komprenas, pri la «X-radioj». Sed tiu metodo estis invadanta en la terenon de negocado de laringologoj, en la terenon de negocado de «gorĝaj» kirurgoj, kiel ili sin nomas, kaj per unuigitaj penoj la diplomitaj medicinaj gangsteroj entreprenis atakon al la Maljuna kaj Saĝa homo. Lia Instituto de kancero, la fiero de la subiraj tagoj de la Soleca Doktoro, nun estas en morta danĝero nur tial, ke la Soleca aplikas la «X-radiojn», savante vivojn, sed samtempe senigante kirurgojn-gangsterojn, prenantajn frenezan monon pro operacioj, de eblo ĝui duonjaran kvieton en Florido, ĉampanon, rusan kaviaron kaj amoron de multekostaj virinoj... La asocio-korporacio-klano-bando, uzante rajton de fortulo, senĉese kontrolas agadon de la Soleca kaj Saĝa, senĉese diskreditigas la Instituton de kancero, senĉese aludas kaj palpebrumas en la gazetaro kaj en la radio kaj pridubas eĉ la ĉefan premison de la Granda Maljuna Doktoro, la premison, kiun ni, sovetiaj medicinistoj, antaŭlonge prenis en nian arsenalon, la premison, kiu tekstas: «Ĉiu kancera malsano pasas periodon, kiam la kancero estas kuracebla».

Trinkinte el la glaso kelkajn glutojn, Ŝĉukin iom paŝis silente, kvazaŭ koncentrante pensojn, poste elprenis notlibreton, foliumis ĝin kaj diris:

— Kelkaj ciferoj: en Usono ĉiujare mortas pro kancero cent sepdek kvin mil homoj. La Saĝa Maljuna Doktoro, pri kiu mi havas honoron al vi rakonti, asertas, ke dudek kvin mil povus esti savitaj, se oni komencus kuraci ilin ĝustatempe. Tio estas malsanuloj je la tiel nomata «atingebla kancero», tio estas tia kancero, kiun eblas atingi per «X-radioj», radiumo aŭ tranĉilo. Kaj plie, asertas la Maljuna kaj Saĝa, eblas savi ne dudek kvin mil, sed kvindek, se ekzistus kompetenta kuracado, kiun tamen necesas pagi, ĉar eĉ lia Instituto de kancero ne povas vivteni sin senpage. La medicinistoj, asertas la Maljuna kaj Saĝa, jam posedas akrigitan, agopretan armilon kontraŭ kancero, sed tute ne por ĉiuj estas profite uzi tiun armilon, kaj tute ne ĉiuj malsanuloj kapablas pagi elspezojn, eĉ minimumajn, por sia kuracado. Per nenio eblas senkulpigi la hontindan normon de mortado pro la kancera malsano, asertas la Maljuna kaj Saĝa kaj malĉifras la aserton: «Se atingebla kancero, kiun oni povas lokalizi, estus ĝustatempe trovita (kio estas tute ebla) kaj se oni kuracus ĝin kompetente (kio devas esti nepra), tiam la atingebla kancero povus transiri en la kategorion de malsanoj, kiuj foriris en historion, kiel pesto en la Mezepoko».

Li remetis la glason sur la tablon kaj trairis per egalaj paŝoj de angulo ĝis angulo de la ĉefkuracista kabineto, kvazaŭ forgesinte pri ĉiuj tiuj, kiuj estis streĉite kaj avide aŭskultantaj la historion pri la Maljuna kaj Saĝa Doktoro. Poste li enrigardis en sian notlibreton kaj diris:

— Jen iliaj observoj, observoj de la Instituto de kancero, kies statistiko meritas estimon per sia vereco: «Malsanuloj je haŭta kancero havas unu ŝancon el kvin resaniĝi en ĝenerala malsanulejo kaj kvar ŝancon el kvin — en speciala malsanulejo, havanta respektivan teĥnikon. Malsanuloj je kancero de tonsilo entute ne havas eblon resaniĝi en ĝenerala malsanulejo, tamen en speciala malsanulejo, posedanta respektivan ilaron, ili povas kalkuli al tridek procentoj de resaniĝintoj. Mallonge dirante, asertas la Saĝa kaj Maljuna Doktoro, miaj observoj montras, ke paciento, suferanta je kancero, havas ĝenerale kvaroble pli multe da ŝancoj resaniĝi en speciala kancera institucio, ol en ĝenerala, eĉ tre komforta malsanulejo».

Ŝĉukin malgaje subridis.

— Ĉu vi komprenas, kio okazis? — demandis li kuntirintan la brovojn Bogoslovskij-on. — Ĉu vi komprenas, Nikolao Eŭgenjeviĉ?

— Kaj kio? — morne respondis tiu.

— Kaj tio, ke eksplodis bombo. Furioziĝis tiuj, kiujn ni kutime nomas «privatuloj». Kaj ili ne povis ne furioziĝi, ĉar la Maljuna, Saĝa kaj Honesta konkludis sian statistikon per vortoj pri murdo de homoj pro profito. La celpafistoj de la Instituto de kancero, armitaj per fusiloj kun optikaj celiloj — mi diras pri la «X-radioj» kaj radiumo, — jam estis batantaj en la centron mem de kancera tumoro, sed la gangsteroj ŝrikis, ke oni senigas ilin de negoco, ke iliaj malsanulejoj estas sur limo de bankroto, kaj la Granda kaj Saĝa estas fripono. La kugloj de la celpafistoj estis pafantaj al la teruro de malrapida sufokiĝo pro gorĝa kancero, mortantoj revenadis al la vivo, kaj dum tiu tempo, pro profito, disde la celpafistoj de la Instituto de kancero oni minacis forpreni iliajn fusilojn. Por neniigo de la celpafistoj oni elpensis terminon «memresaniĝo». La Maljunan kaj Saĝan oni deklaris ĉarlatano, la kabineton de radiuma kaj «X-terapio» oni komencis nomadi «kuirejo de fisorĉistino». Certe! Ĉu eblas kompari kirurgian amfiteatron, kun tuta ties lumo kaj brilo, kaj malhelan, grizan ĉambron, en kiu estas farataj radium-operacioj? Sed la Maljuna kaj Saĝa silentis. La senco kaj esenco de lia vivo konsistis en savado de viktimoj, pri kiuj rezignis kirurgoj. Kaj li savadis kaj savas ilin. Dudek du viktimoj de laringa kancero estis kondamnitaj al morto kaj direktitaj al la Maljuna kaj Saĝa nur por faciligi per surradiado iliajn mortan suferojn. Rimarku, karaj kamaradoj, nur faciligi! La Maljuna kaj Saĝa vokis siajn celpafistojn. Iliaj kugloj dufoje dum tago batadis en la korojn mem de la kanceraj tumoroj. Preciza vojo de la radioj estis direktata per lumkoncentra aparato, kiu fokusis ilin, kiel ordinaran lumfaskon. La celpafistoj pafadis tiel, ke la sana materio ĉirkaŭ la tumoro ricevu minimumon da radiaj lezoj. Mi turnas min al vi, kamaradino Zakadiĉnaja, temas pri via fako. Vi devas labori pli precize kaj pli atente, ol la plej bona kirurgo. Via skalpelo devas esti superpreciza, multe pli preciza, ol mia! Kaj tiam vi kaj mi evitos troan surradiadon, nenecesajn brulvundojn, turmentajn komplikaĵojn. Vi devas havi kompetentajn manojn. Ni — kirurgoj — iam okazas talentaj, sed tamen, kiel asertas la Maljuna kaj Saĝa, ni estas posteuloj de la kruda fako, heredita de la barbiroj, dum vi estas tute ne teĥnikistoj, sed biologoj, vi estas ekspertoj en patologio, kaj vi devas posedi specialan, sesan senson de kuracisto, senson de kuneco kun malsanuloj. Superprecizo — ne forgesu pri ĝi! Surradiado efikas al lezitaj ĉeloj kaj histoj, ĉi tie ne ekzistas formulo de rezisto, kiel por malmolaj metaloj. Vi estas celpafisto, pafanta en la koron de maligna kancero, detruanta ĝin sinsekve kaj metode, kaj al vi devas esperi, kaj je vi devas kredi tiuj viaj dudek du homoj, kiuj venis al vi, kiel tiuj venis al la Maljuna kaj Saĝa, kiu ilin ĉiujn elhospitaligis el sia Instituto tute sanaj homoj. Ĉu vi komprenis min, kamaradino Zakadiĉnaja?

Ŝi ekstaris, faliginte sian kajeron, en kiu estis enskribite, kiomfoje profesoro Ŝĉukin permesis al si nomi «granda» kaj «saĝa» tute ne la solan tiel nomendan. La kajero, en kiu estis notite, ke profesoro Ŝĉukin «glorigadis» la usonan teĥnikon kaj eĉ per unu vorto ne menciis niajn atingojn en tiu tereno, kuŝis malfermita apud la dikaj kruretoj de Katinjo Zakadiĉnaja. Kaj super tiu kajero la sincere emociita Zakadiĉnaja diris mallongan kaj patosan paroladon pri kuracista devo kaj pri sia persona kompreno de tiu ĉi demando. Kaj ŝi ree komencis enskribi, tuj kiam Ŝĉukin facile tuŝis troan lukson de la ĉiovendejo kun kolonoj kaj de la gastejo «Volgo», kie staraĉas samaj kolonoj kaj kie la vestiblo estas tiel absurde grandega, ke el ĝi eblas eltranĉi nemalbonan kanceran fakon por la Unĉanska malsanulejo — onkologion numero du! Kaj numero du, kamaradoj, — tio estas ĝustatempa kuracado, jes, jes, ĝustatempa, ĉar la numero unu estas bona, sed tio ankoraŭ ne estas ĉio, kaj vicoj por enhospitaligo de tiaj malsanuloj estas krimo...

La «krimon» Katinjo, certe, enskribis kaj demandosignon metis, kaj ankoraŭ al ĝi — krisignon.

Kaj oscedis rapide kaj kaŝe, ŝirminte sin per la kajero.

Certe, por ŝi estis tute neinterese aŭskulti Ŝĉukin-on, kiam li rakontadis per vortoj de la Granda kaj Maljuna pri tio, kion signifas esti vera malamiko de kancero. Ŝi nur ankoraŭfoje notis la «grandan» kaj skribis apude: «Ha-ha!»

Ŝin, okupiĝantan pri rentgenterapio, nenio absorbis en la ŝĉukina prelego. Laŭ sia speco de agado ŝi plenumadis preskribojn de kuracistoj, kaj nure. Ŝi surradiadis per sia aparato RUM-3 kaj faradis tion kun konsidero de tiu cirkonstanco, ke «la tempo premas». La tempo, vere, premis, ja la aparato estis sola. Unusola, kaj ili estis multaj — kaj ventroj, kaj ekstremaĵoj, kaj koloj, — ili sidadis en la koridoro kaj interparoladis pri siaj malsanoj. Fojfoje eĉ fanfaronadis — al kiu estas pli malbone. Certe, ŝi kompatis ilin, sed kion ŝi povis fari? Jen Ŝĉukin asertas, ke malamiko de kancero devas esti la plej kuraĝa el kuraĝuloj. Nu, kaj kiel tio rilatas al ŝi? Ŝi plenumas la preskribitan, faras tion, kion oni al ŝi ordonas, kaj fojfoje eĉ demandas:

— Nu, kiel ni fartas?

Sed la tempo, la tempo! Ili tiel ŝatas rakonti pri tio, kiel ili fartas. Ili eĉ eksidas, kaj tie atendas la sekvantaj. Atendas surradiadon, je kiu ili kredas. Do ĉu interesas ŝin tio, ke malamiko de kancero devas posedi tian elstaran kuraĝon, por indiki nenecesajn mortojn, okazintajn kaj pro lia propra kulpo, kaj pro kulpo de kolegoj kaj superaj akademianoj. Al ŝi estis enue aŭskulti pri tio, ke, se viktimon de kancero oni ne kuracas aŭ kuracas nur por ŝajnigi kuracadon, la viktimo ĉiam mortas. Sed se la viktimo de la malbeno, nomata kancero, vivas, tiam ni povas havi specialan, kun nenio kompareblan kontentiĝon: tio, kion ni faris, savis homon.

Ŝi koncentriĝis nur tiam, kiam Ŝĉukin revenis al frua rekono kaj al fulmorapida atako kontraŭ kancero. Ĉi tie al ŝi ree ŝajnis kolera aludo al tio, ke Teodoro Teodoroviĉ opinias, ke ĉe ni estas malbone kun la kuŝloka fonduso en la onkologio, kaj eĉ ne nur en Unĉansko, sed ankaŭ en aliaj urboj, kaj tial senrevene forpasas valorega tempo. Kaj pri la aparataro Katinjo rapide enskribis: ĉi tie Ŝĉukin jam ne aludis, ĉi tie li sincere eldiris, montrinte sian veran vizaĝon de servilulo antaŭ la Okcidento kaj eta kritikanto. Kaj speciale ŝi atentis, kiam Teodoro Teodoroviĉ ekparolis pri maljunuloj, ekmalsanintaj je kancero, kaj pri tio, kiel ilin oni ne tre volonte prenas por kuracado. Ĉi tie Ŝĉukin en entuziasmo kaj incitiĝo ne zorgis pri preciza adreso, ne diris, kie nome kun tia malvarmeco oni rilatas al maljunaj homoj, kaj Katinjo rapide enskribis tiun mankon de adreso en sian kajeron.

— Sed tiutempe, — daŭrigis Ŝĉukin, — ni imagu al ni la Solecan kaj Saĝan, ekmalsanintan je kancero. Kaj imagu la plej gravmienajn vizaĝojn de famaj medicinaj agantoj, kunvenintaj por konsiliĝo, kiam ili dismovas la manojn kaj uzas la savan formulon pri tio, ke «la malsanulon ne endas tro suferigi». Tio estas — ili sen batalo eldonas tian malsanulon al la morto, kapitulacas, levas blankan flagon. Kaj el la vivo foriras batalanto, luktanto kontraŭ la morto, foriras saĝulo, kiu, malgraŭ siaj okdek jaroj, aŭ eble eĉ danke al ili, troviĝas sur la pinto de la modernaj por li scioj kaj en la apogeo, aŭ kiel tio nomiĝas, de ofensiva atako, impeto kontraŭ la malbeno de la homaro — kancero. Kian rajton havas medicinistoj rifuzi pri aktiva helpo al maljuna homo nur tial, ke li estas maljuna?

«Kiuj, kaj kie, kaj al kiu rifuzas medicinistoj?» — enskribis Katinjo Zakadiĉnaja.

Tamen, al Teodoro Teodoroviĉ persone Zakadiĉnaja rilatis bone, malsame ol al Ustimenko, kaj eĉ fieris, ĉar li tiel rekte kaj amike turniĝis al ŝi dum sia prelego. Sed ja la afero estas ne en bona aŭ malbona persona rilato. La afero estas en la ordono, kiun ŝi ricevis de Inna Matejevna Gorbanjuk.

Tial ŝi notadis malbonaĵojn, kaj cetero ŝin ne koncernis. Tamen, kelkajn negativajn fenomenojn de la kapitalisma realo ŝi same enskribis por okazo, se ŝi devos fari politikan konversacion. Ekzemple:

«Preskaŭ neniu el la praktikantaj kuracistoj de Usono ĝustatempe uzis preventan kontraŭdifterian serumon, ĉar ili ne estis interesitaj pri plena neniigo de difterio! Ja ili fojfoje sukcesadis resanigi malsanulon!»

Tiel diris Ŝĉukin kaj tiel, laŭvorte, enskribis Katinjo Zakadiĉnaja.

— Nu, mi lacigis vin hodiaŭ, — neatendite interrompis sin Teodoro Teodoroviĉ, trapuŝiĝis al la edzino kaj, eksidante apud ŝi sur seĝon, kiun cedis al li forte drinkinta kaj tre gravmiena hejtisto Judeniĉ, rapide demandis: — Ĉu ne enue?

— Neniom! — enmetante en tiun simplan vorton sekretan kaj profundan sencon, kompreneblan nur por ili ambaŭ, respondis ŝi. Kaj aldonis: — Ja tio estas vi!

Li kapjesis danke kaj karese. Ĉiuj kuniĝis pli dense, komenciĝis teumado kun interparoloj. Ŝĉukin sub la tablo apenaŭ rimarkeble premis la manon de Henjo. Ŝi respondis al li per sama manpremo.

— Mi devas okupiĝi pri anestezologio, — diris ŝi, — tiam ni ĉiam estos apude. Ĉu vi instruos min?

— Kamarado profesoro! — per densa voĉo malantaŭ iliaj dorsoj prononcis Judeniĉ. — Mi deziras kun vi drinki. Mi estas simpla homo, kaj vi estas granda profesoro, sed mi tamen vin konvinke petas.

— Ni drinku, — vigle kaj gaje respondis Teodoro Teodoroviĉ. — Sed tamen, interalie, ankaŭ mi ne estas grafo. Kaj kio estas simpla homo — mi ne komprenas.

— Hejtisto.

— Inter hejtistoj eblas esti kaj profesoro kaj fripono, tute same kiel inter profesoroj.

Judeniĉ pensis iom kaj ekridegis, kaj tiel timige, ke multaj turniĝis al ili.

— Tion vi elstare diris, — skuis li sian hirtan, kun multaj grizaj haroj, kapon. — Tion pli bone ne eblas diri. Kaj mi por vi kaj mi konjakon alportis. Frenezan monon kostas, sed mi aĉetis. Mi premion ricevis pro la nova tubo — dum noktoj mi ĝin faradis, Vladimiro Atanazijeviĉ per sia responso al mi elpagis, nun mi ĝin fordrinkos. Ja mi estas drinkemulo! — avertis li.

— Eble, ni tiam ne drinku?

— Ĉu vi ofendi min deziras?

Ŝĉukin alŝoviĝis, kiom povis, Judeniĉ kun sia tabureto enkojniĝis inter Teodoro Teodoroviĉ kaj Eŭgenjo Mitjaŝina. En la teko de Ŝĉukin same estis konjako. Li verŝis iomete por Henjo, ĵetis rapidan rigardon al ŝi kaj petis enigme:

— Ne bedaŭru!

— Neniam! — rapide respondis ŝi.

Li kliniĝis kvazaŭ nur por elpreni la botelon el la teko, sed efektive por kisi ŝian manon. Kaj, frapiĝinte per la kapo al la rando de la tablo, ruĝiĝis pro la propra knabeco.

— Ĉu tre doloras? — rigardante antaŭ si, sed ne al li, mallaŭte demandis ŝi.

— Mi ne estas vundita, mia generalo, mi estas mortigita, — diris li gaje, sed plu kun la sama sekreta, alta signifo. — Ĉu por ĉiam?

— Certe, — aŭdis Teodoro Teodoroviĉ ŝian voĉon.

Kaj tra la tablo li turnis sin al Ustimenko.

— Vladimiro Atanazijeviĉ, — diris li, rekte rigardante al liaj okuloj per sia hela kaj akra rigardo. — Ni ĉi tie, Vladimiro Atanazijeviĉ, mi kun kamarado Judeniĉ kaj mia edzino deziras drinki je vi. Je niaj kvereloj! Je niaj sanaj kaj fortaj kvereloj, ja mi estas fama kverelemulo kaj malpaculo! Je la vivo, plenigita per malkonsentoj kaj miskomprenoj! Je ekzisto de plej diversaj vidpunktoj! Je rajto pri vidpunkto! Kaj, kompreneble, ne je timo, sed je konscienco! Pli mallonge, je la Prometea fajro en la Unĉanska malsanulejo, ĉar mi kredas — vi ne permesos estingiĝi al tiu fajro. Ja ĝi jam brulas.

— Bonege! — kriis Judeniĉ. — Tion vi elstare diris pri hejtistoj! Nu, dankon, kamarado profesoro, mi neniam forgesos...

Ustimenko ekridis, ĉiuj ekaplaŭdis, kaj Judeniĉ ekstaris kaj riverencis.

— Pri mia mastrumaĵo mi petas ne timi, — diris li, alpreminte la polmon al tiu loko, kie li supozis la koron. — Kiel en la frontoj mia «katjuŝo»[1] seninterrompe donadis fajron, same ankaŭ ĉi tie, en la paca vivo, miaj fajrujoj ne estingiĝos.

Ankaŭ tiu ĉi festeno tre sukcesis.

La ustimenkaj medicinistoj babilis pri ĉio — kaj ĉe la tablo, kaj en anguloj, kaj eksidinte sur ambaŭ larĝajn fenestrobretojn, kaj en la najbara kuracista ĉambro, kien pro la festeno oni malfermis ambaŭ pordajn klapojn. Estis nur ordonite ne brui, por ne maltrankviligi malsanulojn, kaj en la koridoroj ne tumulti pro la sama kaŭzo. Kaj estis plene malfermitaj la fenestroklapoj, por eltiri tabakfumon.

Vladimiro Atanazijeviĉ sidis apud Bogoslovskij, tiu estis morne rakontanta:

— Hodiaŭ por ni, kuracistoj, iĝis tre facile. Sed en antikvaj tempoj iu belulino Ostrigilda, edzino de Gontran — reĝo Burgundia kaj Orleania — prenis de la edzo lian reĝan ĵuron, ke la kortegaj medicinistoj, kiuj kuracis la belulinon, estos kune kun ŝi vive entombigitaj. Por ke, sciante pri tio, ili pli bone ŝin kuracu. Ĝuste tiel okazis. Mi, interalie, ne dubus pri Stepanov E. R. en tiu senco. Per sia fiordono li tute meritas la sorton de la Gontran-aj medicinistoj. Tamen — mi ŝercas.

— Vi prefere ĉesu pensi pri tio, — konsilis Vladimiro Atanazijeviĉ. — Kaj iru dormi. Vi tre malbone aspektas.

— Mi ne ekdormos! — respondis la maljuna doktoro. — Mi ĝenerale ĉesis dormi entute. Mi maltrankviliĝas pro tiaj pensoj, kiujn en mia aĝo eĉ pensi estas stulte. Vantaĵo kaj ventaĵo en la kapon rampas, kaj ne en la senco de vantaĵo de la vivo — pri tio mi ne pekas, sed en la senco de penoj redoni al nia patrino kirurgio ties honoron. Por kio estas la tuta historio de tragika medicino kun majestaj mortoj de kuracistoj, farintaj monstrajn eksperimentojn sur si mem, se la dikmuzela Eŭgeĉjeto Stepanov povas subite «mallevi» al ni sian absurdan ordonon?

— Eŭgeĉjeto pro tio ankoraŭ plene pagos, — tranĉis Ustimenko.

— Sed al Puzirjov ja ni per tio ne helpos?

— Sed se ne estus la ordono de Eŭgeno — ĉu helpus?

— Se al Puzirjov oni ne rifuzadus dum tiom da tempo, tiam, eble, ni helpus. Li jam ĉe la unua ekzameno petis direkti lin al mi. Sed al li, kvazaŭ li estus kapricema fraŭlino, oni rifuzis. Sed la tumoro ja kreskas, ne atendas. Kaj ne en mi, certe, estas la afero, sed en la tempo, diablo ĝin disŝiru.

Li drinkis glaseton da vodko, suspiris mallonge kaj sciigis:

— Mi iros. En tedegaj stancoj de komenco de nia erao estis skribite, ke la vivo de la homo limiĝas per cent jaroj, kaj nokto okupas duonon de tiuj jaroj, ke duono de la restinta vivo estas prenita de la infaneco kaj la maljuneco, kaj la cetero pasas inter malsanoj, disiĝoj, entombigoj de proksimuloj kaj tiaspecaj gajaĵoj. Do kie ĝi estas — feliĉo?

— Ĉu vi min demandas? — peze interesiĝis Ustimenko.

Bogoslovskij premis la ŝultron de Vladimiro Atanazijeviĉ per la polmo kaj foriris.

En soleco Ustimenko trinkis teon, aŭskultis laŭtan interparolon de Nora kun Volkov.

— Instruu min ne ruĝiĝi, — estis kolere diranta Nora. — Tio estas simple stulta — mi ruĝiĝas pro ajna bagatelo...

— Nu, tio estas ne tiom simpla, — grave respondis Volkov, — en tio rolas kaj konsisto de la sango, kaj la epidermo, kaj rezervo de memamo...

Nora silentis iom, poste interesiĝis:

— Sed eble mi havas tro da konscienco?

Aŭskulti estis ĝene, Ustimenko leviĝis kaj ekiris al la fenestro. Tie batalis en disputo Sainjan, Neĉitajlo, Mitjaŝin, Luba Gabaj kaj la maljuna Hebeisen. Vladimiro Atanazijeviĉ trovis jam tiun parton de la disputo, kiam ĝian temon kapti jam estis neeble, ĉiu el la disputantoj paroladis la sian kaj koleris, nur sola Mitjaŝin estis diskreta, kvankam same, evidente, konsentis kun neniu...

— Nu kaj kio? — demandis Neĉitajlo.

— Ja tio, ke medicino devas servi al utilo de malsanaj homoj, sed ne la malsanaj homoj — al utilo de medicino, — brilis per la okulegoj Vagarŝako. — Tio estas banala veraĵo. Kaj krome estas nepre konsiderenda, ke ĉiu malsanulo suferas pro sia malsano plus timo. Ĉu vin pri tio oni ne instruis? Malsanulo estas malsanulo, sed ne «kazo», des pli interesa aŭ neinteresa.

— Vagarŝaketo, ne kriu! — petis Luba.

— Sed mi ne povas ami ĉiujn mian malsanulojn! — ekkriis Neĉitajlo, kaj lia buldoga vizaĝo iĝis malfeliĉa. — Mi faras ĉion, kio estas en miaj fortoj, kaj neniu povas min riproĉi...

— Mi povas, — enmiksiĝis Ustimenko.

— Kion vi volas diri?

— Vi ja opiniis ebla foriri al ĉasado, kiam mi lasis vin kiel mian viculon? Ĉu okazis tio? Aŭ mi eraris? Ne, ne pri amo temas...

Diable, kiel li scipovis malbonigi al homoj humoron per sia maldiskreteco. Ja eblus prokrasti la interparolon pri tiu temo ĝis morgaŭ? Aŭ paroli pri la ĉasado hieraŭ?

Neĉitajlo palpebrumis, kaj Hebeisen, ŝajniginte, ke la disputo daŭras, diris:

— Mi estas je la flanko de mia juna amiko Vagarŝako. Psika asepso ne malpli estas grava, ol, kiel tion diri ruse, ol asepso kirurgia. En kirurgia praktiko estas tre grava ne enporti infekto, ĉu tiel, vere? Ĉu ne estas grava ne enporti traŭmato per vorto en psikologiaj interrilatoj inter doktoro kaj malsanulo? Ĉu mi diris kompreneble?

— Tio estas ĝusta! — diris Mitjaŝin. — En tio mi plene subtenas. Tio estas laŭ scienco, nin ankaŭ Aŝĥen Ovanesovna tiel instruadis, se kuracisto estas estimata, tiam lia vorto povas kaj faciliĝon doni kaj litere fari gravan traŭmaton. Mi ankoraŭ deziras klarigi mian penson...

Luba prenis Ustimenkon ĉe la brako, forkondukis en angulon, kie estis malpli brue, kaj diris flustre:

— Vi al mi ne plaĉas, Vlaĉjo. Tiel ne plu eblas.

— Kaj kiel eblas?

— Vi ja ŝin neniam amis. Vi ambaŭ nur malhelpadis unu al la alia. Do kial vi estas kvazaŭ en funebro?

Li senhelpe rigardis al ŝi.

— Tute mi ne estas en funebro, — malrapide ekkoleris Ustimenko. — Ja povas homo laciĝi?

— Povas! — humile konsentis ŝi. Kaj subite, kolere brilinte per la okuloj, diris: — Sed mi ne povas tion vidi. Ĉu vi komprenas? Devas ja homo havi ankoraŭ ian sencon en la vivo krom la afero?

— Nu, devas! — kun suspiro konfirmis li. — Ĉu tio en la senco, ke super la tablo pendu lampŝirmilo? Okazas, ke oni ne sukcesas. Jen ankaŭ mi ne sukcesis.

Li deiris de ŝi kaj el malproksime vidis, kiel ŝi rigardas al li — kolere kaj eĉ kun malamo. Diablo ilin ĉiujn prenu! Kial ilin interesas tio, ke lin forlasis la tiel nomata edzino. Ili lasu lin en kvieto kun ilia delikateco.

Instaliĝinte en la senbrua angulo, li pensadis tie siajn pensojn kaj vidis, kiel unue foriris Hebeisen, kiel adiaŭis ĉiujn Ŝĉukin, kiel findisputis Neĉitajlo kun Vagarŝako, kiel venis Eŭgenjo kaj tiris sian Mitjaŝin-on hejmen. Kaj Nora foriris, kaj ŝia Volkov, eble, ili baldaŭ geedziĝos kaj estos feliĉaj...

Kiam disiris ĉiuj, li surmetis kitelon kaj trairis sian kirurgion. Poste vizitis Puzirjov-on en la onkologia fako. Tiu pririgardis lin vigle kaj gaje per la brilantaj, kontentaj okuloj kaj diris kun ĝoja miro:

— Nur pensu, doktoro, nenio doloras. Nur estas tia sento, ke mi estas kvazaŭ post ebrio. Ĉu tio estas narkozo? Kaj faciliĝo estas certa. Mi sentas, ke la troaĵo en la ventro estis forigita.

Hejmen li treniĝis longe kaj treege miris, ekvidinte en sia kuirĉambro mornan, kun sakoj sub la okuloj, Rodionon Metodjeviĉ-on kun same morna avo Metodo. Apud la pordo estis kunmetitaj valizoj — du pli bonaj, unu malpli bona. La admiralo estis en civila vesto, en kepo kun butono, la avo — en militmarista, bondrapa, admirala, tamen sen epoletoj kaj ĉevronoj.

— Ĉu vi akceptos nin loĝi iom? — demandis Rodiono Metodjeviĉ severe. — Mi kun la paĉjo en la gastejon petis nin enloĝigi, unu dama persono respondis, ke eĉ al komercisto el la FRG ŝi rifuzis. Nu, mi al ŝi diris, ke, eble, ŝi rusan admiralon respektos... sed vane...

— Forpelis per puŝoj! — konfirmis la avo. — Aŭ ploru, aŭ ridu, aŭ kion ajn faru. Banjo ĉi tien nin alveturigis. Vlaĉjo, diris, enlasos sub la tegmenton.

Ustimenko silentis, kunpreminte la makzelojn. La stranga kaj nekutima nocio «sorto» subite, kvazaŭ trae per kuglo, trapafis lin.

— Mi ĝojas, — diris li simple, kiel diradis ĉion kaj ĉiam. — Pardonu, mi ne komprenis unue, en kio estas la afero. Por vi kun avo Metodo estu la ĉambro, mi ĉi tie kutimiĝis. Ni tuj la litojn sur la lokojn metos... Atendu, vi ja eble manĝu...

— Ke vi estos en la kuirĉambro — pri tio ne povas esti eĉ vorto, — ne sen severeco, sed kvazaŭ degelinte, prononcis Stepanov, — ni ĉiuj en la ĉambro lokiĝos kiel en kazerno. Ja tio estas ne por longe, por kelkaj tagoj, mi esperas — ĉio enordiĝos...

Post ne pli ol horo ĉio ankaŭ ĉi tie enordiĝis. Avo Metodo, estante homo ŝparema kaj ne havante kutimon esperi al io bona en la estonteco, kunprenis en tumulto el la Eŭgeĉja bufedo parton de alkoholaĵoj, kiujn li tie trovis, kaj al ili almanĝaĵojn, kiujn li povis porti laŭforte. Korbo kun la provianto staris en la antaŭĉambro. Al la vespermanĝo la avo, eksentinte sin kvazaŭ mastro, invitis ankaŭ la «respektindan maljunulon» Hebeisen-on. Tiu, malgraŭ la malfrua tempo kaj laco post la festeno, eliris, ĝentile riverencante kaj ridetante.

— Schnaps! — klakante sur la botelo per la fingro, elmetis la avo siajn sciojn de la germana lingvo, akiritajn dum la okupacio. — Koko, ovo, lakto, manĝi?

Paŭlo Gerhardoviĉ ne sen miro dankis.

— Jen tiele, — diris la avo, — bonordan venon. Nu, ni drinketu, Vladimiro, kaj falu dormi; estas bone sub tegmento, ja ni jam ne esperis. Kial vi silentas, de vi nek respondo, nek saluto, vi kiel trabo...

— Mi ĝojas, — ripetis Ustimenko, — ĝojas.

— Frostiĝis ni en malvarmo, vin atendante, — renversinte glaseton kaj almanĝante senŝeligitan ovon, klarigis avo Metodo, — eĉ Barbara Rodionovna rekomendis drinki, kiam ni eniros en la ĥaton. Kaj ankaŭ ŝi, kompatinda, frostiĝis, ĉiam per la ŝuoj frapadis. Estas humide, malvarme...

— Kien do ŝi malaperis? — al neniu rigardante, per trankvila voĉo demandis Vladimiro Atanazijeviĉ. — Kial ŝi kun vi ne eniris?

— Eniris kaj foriris, — nehaste respondis la admiralo. — Jen kamarado Hebeisen kiam revenis, kaj enlasis nin, kaj diris, ke vi baldaŭ aperos...

— Ho jes, Banjo, — konfirmis la maljuna Hebeisen. — Mia unua amiko ĉi tie. La plej unua. Bonega juna amiko!

Baldaŭ ĉiuj kuŝiĝis. Ustimenko insistis pri sia decido — li etendiĝis en la kuirĉambro sur la faldolito kaj estingis la lumon. Sufiĉis por li resti en mallumo, kaj ŝi tuj aperis — Barbara. Aperis la ĉiama kunulino de lia vivo, tiu, al kiu ŝi plendadis, kiam al li estis malbone, kaj al kiu fanfaronadis, kiam li havis per kio. Tiu, kiu estis lia konscienco, lia malfeliĉo, la plej bona flanko de lia animo kaj la plej proksima al li homo eĉ tiam, kiam li tute perdis ŝin. Ŝi aperis — malgajeta, fasta, tia, kia li deziris vidi ŝin en la tempo, kiam lin kovradis deziro instrui ŝin kaj «levi ĝis si», kiel ŝi ŝatis esprimadi en tiu netaksita, la plej feliĉa periodo de lia vivo.

— Stultulo! — diris li al si, renversante la malmolan kusenon. — Stultulo, idioto, ŝtipkapulo!

La tarbagana malsano aperis antaŭ li, la flavaj sabloj de Khara, la nigraj flagoj, ŝiriĝantaj sub vento, kaj li mem, ekmalsaninta je pesto-morbilo, li, skribanta tiam al Banjo leteron. Skribanta leteron kaj ploranta super la paperfolio, mem forpuŝinta ŝin de si kaj aroginta juĝi — turmentanto-rigoristo, kreteno, perdinta tion, kio povus fari el li homon. Kiu li estas nun? Kio li estas sen ŝi?

— Diablo ĉion prenu! — sakris Ustimenko kaj ree turnis la ŝaltilon.

Eĉ la laco ne helpis al li forskui la obsedon. Kaj la lumo ne helpis. Tiel ĉe lumo li ekdormis, kaj kiam turmentata de sendormeco Stepanov eliris mallaŭte en la kuirĉambron por trinki akvon, li ekvidis sur la vizaĝo de Ustimenko esprimon de amara senhelpeco, tute ne karakteran por grizhariĝantaj homoj.

Matene, dum matenmanĝo, en kiu la plej grava homo iĝis la neordinare vigliĝinta, ĉar eksentis sin necesa, avo Metodo, sukcesinta jam du fojojn dentomontri, ke li «ne havas dek manojn» kaj ke «kiel eblas ne trofriti terpomon, kiam ĉi tie estas ne fornelo, sed hontaĵo», — Ustimenko ne eltenis, interesiĝis, kie estas Barbara.

— Barbara, Barbara, — diris la avo, — vi acidkremon metu en la terpomojn. Mi jam al la bazaro kuris, dum vi ĉiuj ĉi tie dormaĉis, ĉu al nenies okulo pafiĝis — de kie estas cepaj folioj? La avo klopodis...

Hebeisen, invitita ankaŭ al la matenmanĝo, kapjesis per la birda kapo:

— Ho, bonege!

— Barbara al Gridnevo forveturis, — ne rigardante al Ustimenko, diris la admiralo. — Ankaŭ ŝi estas elturmentita: jen al Moskvo ŝi kaŝe de mi veturis, poste al mi ŝi tien rapidis, ĉi tie en la malsanulejo estis kun mi. Ja ŝi laboras, la estroj ŝin skoldas...

La avo subite kriis per freneza voĉo:

— La ovoj, maljuna diablo, forgesis mi, murdu min, Rodiono Metodjeviĉ, la ovoj ja en la bolkruĉo estis kuiritaj! Haltu, knaboj, ne manĝu terpomon, kun ovoj ni ĝin manĝos, haltu, atendu!

— Kiel ŝi vivas tie?

— En la laboro oni ŝin aprezas, — ne enprofundiĝante en detalojn, respondis Stepanov, — ĝenerale, ŝi ne plendas.

Sed ĉu pri tio demandis Ustimenko?



[1]. Fama sovetia raketĵetilo sur ŝarĝaŭtoj dum la dua mondmilito.
This account has disabled anonymous posting.
If you don't have an account you can create one now.
HTML doesn't work in the subject.
More info about formatting