yury_finkel: (Default)
[personal profile] yury_finkel
Перевод третьей части.
(Внёс также изменения в переводы частей 1 и 2).

3. Scienca komunismo

Scienca komunismo (aŭ scienca socialismo) estas unu el la tri konsistigaj partoj de marksismo, esploranta socian movadon, strebantan al likvido de kapitalismo kaj al konstruo de komunisma socio. Scienca komunismo montras realan, bazitan sur scienco vojon al likvido de ekspluatado de homo fare de homo kaj al enkonduko de nova, sen kapitalismaj kontraŭecoj, organizo de la socio, pri kiu revis adeptoj de utopia socialismo (Owen, Saint-Simon, Fourier).

Kiel parto de marksismo, scienca komunismo apogiĝas al konkludoj de du aliaj ĝiaj partoj — marksismaj filozofio kaj politika ekonomio. Speciale grandan signifon por scienca komunismo havas la teorio de klasbatalo kaj la teorio de plusvaloro.

«...neeviteblon de transformiĝo de la kapitalisma socio en la socialisman Markso deduktas tute kaj senescepte el la ekonomia leĝo de moviĝo de la moderna socio. Kolektivigo de laboro, en miloj da formoj iranta antaŭen ĉiam pli kaj pli rapide... — jen la ĉefa materia bazo de la neevitebla veno de socialismo. La intelekta kaj morala motoro, la fizika plenumanto de tiu transformiĝo estas la proletaro, edukata de kapitalismo mem. Ĝia batalo kontraŭ la burĝaro, manifestiĝante en diversaj kaj ĉiam pli enhavriĉaj formoj, neeviteble iĝas politika batalo, direktita al konkero de politika potenco fare de la proletaro («diktaturo de la proletaro»). Kolektivigo de produktado ne povas ne kaŭzi transiron de produktadaj rimedoj en proprieton de la socio... Grandega kresko de rendimento de laboro, redukto de labortago, anstataŭigo de restaĵoj, ruinoj de eta, primitiva, diserigita produktado per kolektiva perfektigita laboro — jen rektaj konsekvencoj de tiu transiro» [2].

3.1. Klasbatalo

Marksismo opinias klasbatalon la movanta forto de evoluo de socio, dividita al antagonismaj klasoj.

«...ajna historia batalo — ĉu ĝi fariĝas en politika, religia, filozofia aŭ ajna alia ideologia sfero — reale estas nur pli aŭ malpli klara esprimo de batalo de sociaj klasoj, kaj la ekziston de tiuj klasoj kaj samtempe ilian kolizion inter si siavice kondiĉas grado de evoluo de ilia ekonomia stato, karaktero kaj maniero de produktado kaj determinata de ĝi interŝanĝado» [5].

Kapitalismo simpligis kaj nudigis klasajn kontraŭecojn, kontraŭstariginte unu al la alia du grandajn klasojn — la burĝaron kaj la proletaron. La proletaro estas la unua el la subpremataj klasoj, kies klasbatalo ricevas vere internacian karakteron kaj tutmondan skalon.

Ĉefaj formoj de la proletara klasbatalo estas la ekonomia, la politika kaj la ideologia.

La ekonomia klasbatalo estas batalo por profesiaj interesoj de laboristoj (altigo de salajro, redukto de labortago, plibonigo de laboraj kondiĉoj k.t.p.). Ĝi kontraŭagas al ofensivo de entreprenistoj al vivaj kondiĉoj de laboristoj, preparas laboristojn al batalo por pli vastaj celoj, helpas al ilia revolucia eduko kaj organizo.

La politika klasbatalo estas la plej alta formo de la proletara klasbatalo. Specialaĵoj de tiu formo konsistas, unue, en tio, ke ĝi signifas batalon por la radikaj interesoj de la proletaro. Due, la politika klasbatalo estas tutklasa batalo; ĝi signifas jam ne batalon de laboristoj de apartaj entreprenoj kontraŭ sia mastro, sed batalon de la tuta proleta klaso kontraŭ la klaso de kapitalistoj. Trie, en la politika batalo kreiĝas partio — la plej alta formo de klasa organizo de la proletaro. La plej ĉefa en la politika klasbatalo de la proletaro estas batalo por establo kaj firmigo de sia potenco.

Atingo de tiu celo ne eblas sen la ideologia klasbatalo, kies unua tasko estas liberigi la proletaron el sub influo de burĝa ideologio. La ideologia batalo devas enporti en proletajn amasojn socialisman ideologion, kio estas necesa por transformo de spontanea klasbatalo en konscian.

3.2. Socialisma revolucio kaj transiro al komunisma socio

Transiro de unu formacio al alia realiĝas per socia revolucio, kiu en tuta diverseco de ĝiaj formoj ĉiam estas rezulto kaj supera manifestiĝo de klasbatalo.

Socia revolucio estas radika renverso en vivo de la socio, kiu signifas faligon de la kadukiĝinta kaj establon de la nova, progresa sociordo. Socia revolucio finas procezon de evoluo, de poioma maturiĝo en profundo de la malnova socio de elementoj aŭ premisoj de la nova sociordo; ĝi solvas kontraŭecon inter novaj produktivaj fortoj kaj malnovaj produktadaj rilatoj, rompas la kadukiĝintajn produktadajn rilatojn kaj fiksantan ilin politikan superstrukturon, malfermas liberan vojon al plua evoluo de la produktadaj fortoj. La malnovajn produktadajn rilatojn subtenas iliaj portantoj — la regantaj klasoj, kiuj gardas la kadukiĝintan ordon per forto de ŝtata potenco. Tial, por malbari la vojon al la socia evoluo, progresemaj klasoj devas renversi la ekzistantan ŝtatan ordon.

Lenino difinis revolucian situacion kiel aron da objektivaj kaj subjektivaj kondiĉoj, kreiĝantaj en socio antaŭ revolucio: 1) «krizo de la supraj tavoloj», t. e. neeblo por regantaj klasoj konservi sian regadon en senŝanĝa aspekto, la situacio, kiam la supraj tavoloj ne povas, kaj la malsupraj tavoloj ne deziras vivi malnove; 2) abrupta akriĝo super ordinara nivelo de mizero kaj suferoj de subpremataj klasoj; 3) grava kresko de aktiveco de popolamasoj, ilia preteco al memstara revolucia kreado.

La profunda bazo de revolucia situacio estas konflikto inter produktivaj fortoj kaj produktadaj rilatoj, sed senpere ĝin kaŭzas interrilatoj de klasoj.

Tempo de apero de revolucia situacio, ties formoj kaj rapideco de ties disvolviĝo dependas de la tuta sistemo de soci-politikaj rilatoj: de stato de la ŝtata maŝino, de firmeco de pozicioj de la reganta klaso, de forto de la revolucia klaso, de ties ligoj kun aliaj tavoloj de la popolo, de akumulita de ĝi politika sperto. Se progresemaj klasoj pro iuj kaŭzoj ne estas pretaj al aktivaj kaj organizitaj agoj, tiam en disvolviĝo de revolucia situacio okazas malkresko, amasa revolucia ekscitiĝo estingiĝas, la reganta klaso trovas rimedojn por reteni la potencon en siaj manoj.

Socialisma revolucio estas la plej alta tipo de socia revolucio kaj radike diferencas disde ĉiuj revolucioj de pasintaj epokoj, ĉar ĝi faras plej profundajn ŝanĝojn en la vivo de popoloj. La antaŭaj revolucioj nur anstataŭigadis unu formon de ekspluatado per alia; socialisma revolucio likvidas ekspluatantajn klasojn kaj elradikigas ajnan ekspluatadon de homo fare de homo.

Socialisma revolucio komenciĝas en kondiĉoj de malesto de pretaj formoj de la nova maniero de produktado, kaj tial ĝi havas krean karakteron. Preno de la potenco fare de la proletaro estas nur komenco de revolucia transformado. Konstruado de la nova socio okupas tutan historian periodon de radikaj sociaj transformoj, kiun Markso difinis kiel specialan transiran periodon de kapitalismo al komunismo (al ties unua fazo, nun nomata socialismo). La transira periodo estas kvalita salto el kapitalismo al komunismo.

Ilo de konstruado de la nova socio dum la transira periodo en la politika sfero estas diktaturo de la proletaro.

La historie unua formo de proletara diktaturo estis la Pariza komunumo, kiu riĉigis marksismon per valorega sperto, permesinta al Markso fari konkludon pri ŝtata formo de la estonta socialisma socio.

Proletara diktaturo estas ŝtata potenco de la proletaro, establata rezulte de likvido de la kapitalisma sociordo kaj detruo de la burĝa ŝtata maŝino. La proletaro uzas sian potencon por subpremado de rezisto de ekspluatantoj, por firmigo de venko de la revolucio, por prevento de penoj restarigi potencon de la burĝaro, por defensivo kontraŭ agresaj agoj de internacia reakcio. Tamen proletara diktaturo signifas ne nur perforton kaj precipe ne perforton. Ĝia ĉefa funkcio estas krea, konstrua. Diktaturo servas al la proletaro por altiri al si vastajn amasojn de laborantoj kaj entiri ilin en socialisman konstruadon, por revoluciaj transformoj en ĉiuj sferoj de la vivo: en ekonomio, kulturo, ĉiutaga vivo, por komunisma edukado de laborantoj kaj por konstruado de la nova, senklasa socio.

En la ekonomia sfero al la transira periodo respondas kunekzisto de socia kaj privata proprieto de produktadaj rimedoj, kunekzisto de plano kaj de var-monaj rilatoj, ĉe poioma redukto de la unuaj kaj kresko de la duaj.

3.3. Socialismo kaj komunismo

Socialismo oni konvencie nomas la unuan, malsupran stadion de la komunisma soci-ekonomia formacio.

La komunisman soci-ekonomian formacion entute (kaj sekve, ankaŭ socialismon, kiel ĝian malsupran stadion) karakterizas socia proprieto de produktadaj rimedoj, malesto de var-monaj rilatoj kaj de klasoj, plana mastrumado. Komunismo estas «unio de liberaj homoj, laborantaj per komunaj produktadaj rimedoj kaj laŭplane elspezantaj siajn individuajn laborfortojn kiel unu socian laborforton» [6].

La ŝtato, kiel aparato de perforto de reganta klaso, plu ekzistante dum la transira periodo, kiel diktaturo de la proletaro, kun malapero de klasoj devas formorti.

«La unua ago, kun kiu la ŝtato elpaŝas kiel efektiva reprezentanto de la tuta socio — eksproprietigo de produktadaj rimedoj por la tuta socio, — estos samtempe ĝia lasta memstara ago, kiel de ŝtato. Enmiksiĝo de ŝtata potenco en sociajn rilatojn iĝados en unu sfero post la alia nenecesa kaj ĉesos per si mem. Regadon super homoj anstataŭos regado super aĵoj kaj regulado de la produktada procezo. La ŝtato ne estos «abolita», ĝi formortos» [7].

Tamen la malsupra stadio de la komunisma formacio — socialismo — ankoraŭ nur eliras el profundo de la kapitalisma socio, kaj tial ĝi konservas distribuadon laŭ laboro. «... ĉiu aparta produktanto ricevas reen de la socio post ĉiuj subtrahoj ĝuste tiom, kiom li mem donas al ĝi. Tio, kion li donis al la socio, konsistigas lian individuan laboran kvoton. Ekzemple, socia labortago estas sumo de individuaj laboraj horoj; individua labortempo de ĉiu aparta produktanto estas la liverita de li parto de la socia labortago, lia kvoto en ĝi. Li ricevas de la socio kvitancon pri tio, ke li liveris tioman kvanton da laboro (post subtraho de parto de lia laboro por sociaj fondusoj), kaj laŭ tiu kvitanco li ricevas el la socia stoko tioman kvanton da konsumaĵoj, al kiu estis elspezita la sama kvanto da laboro. La saman kvanton da laboro, kiun li donis al la socio en unu formo, li ricevas reen en alia formo» [8].

«En la supera fazo de la komunisma socio, post kiam malaperos sklaviganta homon subigo de li al la divido de laboro; kiam malaperos kune kun tio la kontraŭeco de la mensa kaj la fizika laboro; kiam la laboro ĉesos esti nur rimedo por la vivo, sed iĝos mem la unua bezono de la vivo; kiam kune kun ĉiuflanka evoluo de individuoj kreskos ankaŭ produktadaj fortoj kaj ĉiuj fontoj de socia riĉo ekfluos per plena torento, nur tiam eblos tute superi la malvastan horizonton de la burĝa juro, kaj la socio povos skribi sur sia standardo: Ĉiu laŭ kapabloj, al ĉiu laŭ bezonoj!» [8]

La antagonisma divido de laboro povas ĉesi nur ĉe du nepraj kondiĉoj: 1) kiam produktadaj rimedoj transiras el privata al socia proprieto kaj venas fino al spontanea evoluo de la socio; 2) kiam produktadaj rimedoj atingos tian ŝtupon de evoluo, ke homoj ĉesos esti alkatenitaj al strikte difinitaj laboriloj kaj specoj de agado, ĉesos esti rektaj agentoj de produktado. Kun tio estas ligitaj du radikaj ŝanĝoj: unue, ĉesas apartigo de homoj en laboro, la laboro plenskale iĝas senpere socia; due, la laboro ricevas vere krean karakteron, iĝas teĥnika aplikado de scienco, kiam subjekto agas apud la procezo de produktado mem, ekposedas, regas ĝin. Tio estas du nepraj kondiĉoj de atingo de vera libero, de ĉiuflanka evoluo kaj firmiĝo de la homo kiel racihava estaĵo de la naturo.

Marksisma kompreno de la homo baziĝas sur tio, ke la homo povas esti libera nur en libera socio, kie li ne nur estas rimedo de realigo de sociaj celoj, sed estas antaŭ ĉio la celo mem. Idealon de tia socio marksismo vidas en komunisma socio, ĉar nur en ĝi la homo ricevos rimedojn, donantaj al li eblon plene manifesti sian individuecon.

Markso indikis, ke produktada laboro devas iĝi samtempe ankaŭ realiĝo de la subjekto. Certe, specialigo de laboraj procezoj neeviteble plu daŭros kune kun vastiĝo de influo de la homoj al la naturo. Ekzemple, biologo ĉiam diferencos laŭ objekto kaj speco de la agado disde geologo. Tamen ili ambaŭ, samkiel ĉiuj aliaj anoj de la socio, okupiĝados per libere elektita krea laboro. Ĉiuj homoj kunlaboros, kompletigante unu la alian kaj agante kiel subjektoj, racie regantaj fortojn de la naturo kaj de la socio, t. e. kiel veraj kreantoj.

Redukto de labortago kaj ega pligrandigo de libera tempo ebligos al homoj kune kun profesia krea laboro konstante okupiĝi per ŝatataj specoj de agado: arto, scienco, sporto k. t. p. Tiel estos plene superita la unuflankeco, kaŭzata de la antagonisma divido de laboro, estos realigita ĉiuflanka kaj libera evoluo de ĉiuj homoj.

3.4. Praktiko de la socialismaj landoj de la 20-a jarcento

Socialismaj revolucioj en la 20-a jarcento okazadis en landoj de malforte evoluinta kapitalismo, tie, kie kontraŭecoj de kapitalismo estis speciale akraj kaj samtempe kie kapitalismo estis nesufiĉe forta, por mildigi tiujn kontraŭecojn. Tio donis al la socialismaj revolucioj eblon venki, sed la samo iĝis ankaŭ la premiso de misformado kaj deflankiĝo de la marksisma teorio, ĉar 1) la venkintaj revolucioj devis solvadi parte taskojn de kapitalismo (ekzemple, la taskon de industriigo), 2) la klasa bazo de la revolucioj estis sufiĉe svaga, ĉar ili okazadis precipe en la landoj kun dominanta kamparana loĝantaro kaj kun malalta nivelo de konscieco de la proletaro.

Kelkaj esploristoj (ekz. V. Reusov, [9], [10], [11]) opinias, ke la transira periodo en la «socialismaj landoj» ne estis finita kaj socialismo ne estis finkonstruita (malgraŭ oficialaj deklaroj), tamen apartaj elementoj de socialismo (tiaj kiel malesto de privata proprieto, plana ekonomio) ĉeestis, dum malestis aliaj (nome la socia proprieto de produktadaj rimedoj, diference disde la ŝtata).

Tiamaniere, la finfinan malvenkon de la socialismaj revolucioj de la 20-a jarcento oni ne rajtas opinii malvenko de socialismo per si mem (kiu ankoraŭ ne estis finkonstruita), nek des pli malkonfirmo de marksismo kiel teorio.


[1] F. Engelso. «Ludwig Feuerbach kaj la fino de la germana klasika filozofio».
[2] V. I. Lenino. «Karolo Markso (Mallonga biografia eseo kun prezento de marksismo)».
[3] K. Markso. «Al kritiko de politika ekonomio».
[4] V. I. Lenino. «La granda iniciato».
[5] F. Engelso. Antaŭparolo al tria germana eldono: K. Markso. «La dek-oka de Brumero de Luiso Bonaparto».
[6] K. Markso. La kapitalo. Vol. I.
[7] F. Engelso. «La renverso en scienco, farita de s-ro Eŭgeno Düring» (Kontraŭ-Düring).
[8] K. Markso. Kritiko de la programo de Gotha.
[9] V. Reusov. Al la demando pri tiel nomata sovetia hierarki-ŝtatismo. (ruslingve)
[10] V. Reusov. Pri ŝtata kaj socia proprieto. (ruslingve)
[11] V. Reusov. Pri sistemo de produktadaj rilatoj en USSR. (ruslingve)



UPD 23.09.2008: Внёс ещё поправки во все части: после долгих колебаний всё-таки решил, что "собственность" надо переводить как "proprieto" и никак иначе.
UPD 24.09.2008: Ещё поправки во всех трёх частях. "Борьбу" в философском и политическом контексте лучше переводить как "batalo", а не как "lukto".

(no subject)

Date: 05/12/2008 12:32 (UTC)
From: [identity profile] alauxdo.livejournal.com
Jen estas provizora versio de Viki-artikolo:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipediisto:Ala%C5%ADdo/Marksismo

Bonvolu rigardi la angla- kaj germanlingvan artikolojn kaj pripensi kiujn bildojn oni povus uzi kiel ilustrajxojn por la artikolo:
http://en.wikipedia.org/wiki/Marxism -- angla versio
http://de.wikipedia.org/wiki/Marxismus -- germana versio

Krome, bonvolu pripensi la sekcion "eksteraj ligiloj" (eble en la reto trovigxas E-lingvaj materialoj pri la temo aux originaj tekstoj?).

Mi plu laboros pri la artikolo iom poste.

Pardonu la prokraston pri vikiigo.

(no subject)

Date: 05/12/2008 13:42 (UTC)
From: [identity profile] yury-finkel.livejournal.com
Bone, mi ekokupigxos pri tio lunde aux marde, lauxeble.

(no subject)

Date: 09/12/2008 10:38 (UTC)
From: [identity profile] yury-finkel.livejournal.com
Pri ilustrajxoj. Eble eblus uzi jenajn bildojn: portretojn de Makrso, Engelso, Lenino. Mi ne scias, cxu indas uzi portretojn de Hegelo kaj Feuerbach (kiel estas en la germana artikolo) - ili pli konvenus en respektivaj artikoloj pri ili.

Kio koncernas eksterajn ligilojn esperantlingvajn -- mi konas nur unu: http://www.marx.org/esperanto/index.htm