yury_finkel: (Карыч: староват я стал для таких полётов)
[personal profile] yury_finkel
Ivan Efremov. Afaneor, filino de Aĥarĥellen [zip] [fb2]

La flamo de la mizera bivakfajro flagris. La grandega ebenaĵo — reg1 Amadror, priblovita, ŝajne, ĝis la lasta polvero, tamen estis donanta al la vento sufiĉe da sablo, por malbonigi la modestan vespermanĝon. La malgranda tendaro de geologoj alpremiĝis al la deklivoj de sablaj montetoj ĉe la rando de la sekiĝinta fluejo — uedo. Delikate susuradis, kantante sonoran kaj malgajan kanton, tufoj da seka drino — malmola gramineo de Saharo. Laŭ la deklivoj de la duno kun rimarkebla brueto ŝutiĝadis sablo, miksita kun kristaletoj de gipso. Ses homoj sterniĝis ĉirkaŭ la fajro en samaj pozoj, ŝirminte la vizaĝojn kontraŭ la vento per ringo el la manoj. Nur unu, envolvita en larĝajn faldojn de la malhela vestaĵo, kuŝis sur la ventro en libera pozo, alte apoginte la kapon, kaj rigardis ne palpebrumante en malhelan foron super la fajro. Rebriloj de la malforta flamo dancis en liaj grandaj malhelaj okuloj, apenaŭ distingeblaj sub la kovrotuko, surŝovita sur la frunton kaj kovranta la buŝon. La maldika mano kun longaj fingroj estis pigre fingrumanta agrafojn de la sela sako, submetita sub la kapon. La alia mano estis neglekte tenanta cigaredon de plej bona speco.

legu plu »»»



1En la originalo la aŭtoro uzis multajn fremdajn (tuaregajn) vortojn sen eĉ unu komento; la sencoj de la vortoj iom post iom iĝas kompreneblaj el la kunteksto. Por ke leganto de la esperanta traduko ricevu saman impreson, kiel leganto de la rusa originalo, la tradukinto decidis uzi la saman rimedon. Kelkaj tiaj vortoj, plej ofte uzitaj en la teksto (nome: drino, Tamaŝeko, ahalo, sebĥro, tajtoko, imrado, ihagareno, harato, ergo, talho) estis esperantigitaj por oportuneco de deklinaciado. La ceteraj fremdaj vortoj estis indikitaj per kursivo. Aliaj «ekzotaj» vortoj, kiel «uedo», troveblas en PIV aŭ Vikipedio (rim. de la tradukinto).

(no subject)

Date: 15/08/2011 14:42 (UTC)
From: [identity profile] aristarh2008.livejournal.com
ОК. Благодарю за исчерпывающую информацию.